Morta maro

Morta maro
hebree ים המלח, arabe بحر الميّت
Lago
Vido el israela flanko direkte al Jordanio
Landoj Jordanio Jordanio, Israelo Israelo
Memorindaĵo Manuskriptoj
Rivero Jordano
Situo Morta maro
 - alteco −422 m s. m.
 - koordinatoj 31° 29′ 27″ N 35° 28′ 47″ O / 31.49083 °N, 35.47972 °O / 31.49083; 35.47972 (mapo)
Longo 67 km (42 mi)
Larĝo 18 km (11 mi)
Profundo 118 m
 - maksimuma profundo 378 m
Areo 810 km² (81 000 ha)
Horzono UTC (UTC+2)
Situo de Morta maro enkadre de Israelo kaj Jordanio
Situo de Morta maro enkadre de Israelo kaj Jordanio
Situo de Morta maro enkadre de Israelo kaj Jordanio
La regiono de la Morta maro
La regiono de la Morta maro
La regiono de la Morta maro
Vikimedia Komunejo: Dead Sea
Map

La Morta maro, aŭ, laǔ Zamenhof, la Malviva maro[1] (hebree ים המלח, Jam HaMelaĥ ~ "Sala maro"; arabe بحر الميّت, Bahr al-Majitبحر لوط Bahr Lūt, "Maro de la Morto" aŭ "Maro de Lot") estas lago, kiun nutras la rivero Jordano. Ĝi donas naturan limon inter Israelo kaj (okcidenta Jordanlando) okcidente kaj Jordanio oriente.

La "Maro" formas sendefluan kaj ĉ. 1.020 km² grandan salan lagon, kiu situas en la jordana malaltebenaĵo, jordana kavego, la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m sub marnivelo, en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ −400 metrojn. La bordo tiel formas la plej malprofunde situantan tersurfacon, kiun oni povas atingi libere. La fundo de la lago situas 794 m sub marnivelo.

La regiono de la Morta maro estas fakte plena je vivo. Tio estas la akvo de tiu maro, situanta 400 metrojn sub la marnivelo, kiu estas riĉa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras.

Krome, apud ĉiuj resanigaj kvalitoj de la regiono, ĝi ofertas eblojn por aventuroj, malkovro, turismado kaj ripozo en kvinstelaj kondiĉoj.

En la regiono la suno brilas pli ol 330 tagojn jare.

Ĉiu ekskurso al Israelo devas inkludi viziton aŭ restadon en la regiono de la Morta maro, la plej malalta loko en la mondo.

  1. Tiel en la Fundamenta Krestomatio, (V, «El la vivo kaj sciencoj»). La uzo de morta por la senco malviva estas kontraŭfundamenta (la diferencon klarigas §20 de la Fundamenta Ekzercaro.)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy