Mozo | |
---|---|
Mozo en la nederlanda Maastricht | |
almara rivero • rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 925 km |
Akvokolekta areo | 36 000 km² |
Averaĝa trafluo | 400 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 409 m |
Enfluejo | Norda Maro |
Geografio | |
Alfluantoj | en Belgio |
Rivero en Eŭropo | |
Mozo (nederlande Maas, france Meuse) estas rivero kies fonto situas en Nord-Francio kaj kiu tra Belgio kaj Nederlando fluas al la Norda Maro.
La fonto de Mozo situas sur la altebenaĵo de Langres en ties parto de la departemento Haute-Marne. Ĝi estas pluva rivero kaj pro tio la debito estas tre ŝanĝiĝema.
La Rejn-Moza Delto, nomita ankaŭ Rejn-Moz-Skelda Delto, estas riverdelto en Nederlando formita per la kunfluado de la riveroj Rejno, Mozo (en nederlanda: Maas) kaj Skeldo.