Multetna socio

Aŭstrio-Hungario
Reĝlando Bohemio (1), Bukovino (2), Duklando Karintio (3), Karniolo (4), Dalmatia [1] (5), Reĝlando Galicio kaj Lodomerio (Galegio) (6), Aŭstria Marbordo (Küstenland) (7), Malsupra Aŭstrio (8), Moravio (9), Duklando Salcburgo (10), Silesia [2] (11), Duklando Stirio (12), Tirolo (13), Supra Aŭstrio (14), Vorarlbergo (15), Hungario (16), Kroatio-Slavonia [3] (17) kaj Bosnio [4] (18).
La disrompo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio.
Bosnio kaj Herzegovina konsistas de la Federacio de Bosnio kaj Herzegovina (FBiH), la Republika Srpsko (RS) kaj la Brčko Distrikto (BD).
Mapo montranta la dominan etnan grupon en ĉiu urbo de Montenegro en 2011.

Multetna socio estas socio kiu konsistas el pluraj grupoj de etneco, kontraste al etna homogeneco. Praktike hodiaŭ la plej multaj socioj en la mondo estas multetnaj socioj kaj nur kelkaj landoj estas konsiderataj homogenaj etnaj socioj (inkluzive Japanion, Koreion kaj Somalion).

En multetnaj socioj estas pli granda ŝanco formi etnajn konfliktojn. Faktoroj kiel lingvaj diferencoj, kulturaj diferencoj, religiaj konfliktoj, diskriminacio kaj ekonomiaj malegalecoj povas konduki al etnaj konfliktoj. En la plej malbonaj kazoj, etnaj konfliktoj povas konduki al kolapso de la socio. Ekzemploj de la nuntempo inkluzivas Ĉeĥoslovakion, kiu disfalis en du ŝtatojn. En iuj kazoj, ĉi tiu speco de disrompiĝo povas esti multe pli perforta, kiel en Jugoslavio. En aliaj kazoj tia disfalo povas konduki al stato de perforta kaj daŭra civita milito, kiel en Ruando.

Necesaj kondiĉoj por la kapablo de multetnaj socioj plu ekzisti tra la tempo inkluzivas, interalie, la ekziston de komuna lingvo inter la membroj de la diversaj etnoj kaj edukon por toleremo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy