Muluja | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 520 km |
Fluo | |
Enfluejo | Mediteraneo |
Geografio | |
Landoj | Maroko |
Regionoj | Maroko |
Mulujo aŭ Muluja (Ŭadi Muluja, arabe وادي ملوية) estas 520km-longa rivero en Maroko. Ties elfluo estas en Ĝbel Ajaĉi en Meza Atlaso.[1] Ĝi elfluas en la Mediteranea Maro ĉe Saidia, en nordorienta Maroko je ĉirkaŭ 35° 07′ 22″ Nordo 2° 20′ 12″ Okcidento / 35.1228 °N, 2.3367 °U (mapo).
La akvonivelo en la rivero ofte fluktuas. La rivero estas uzata por irigacio kaj estas baraĵigita fare de akvobaraĵoj kiuj portas la nomojn de la sinsekvaj reĝoj Hasano la 2-a (supre) kaj de Mohamedo la 5-a (malsupre).
Ĝi estas la ĉefa rivero en Maroko kiu fluas al Mediteraneo kaj la rivero kun plej granda baseno en la tuta lando.