Mumiigo

Mumioj estas la rezultoj de antikva egipta enbalzamigo.
Guanĉa mumio en la Museo de la Naturaleza y el Hombre de Tenerife.

Mumiigo[1] estas praktiko por konservi kadavrojn evitante iliajn putriĝon. La plej uzita tekniko estas uzado de kemiaj substancoj, speciale rezinoj aŭ balzamoj, kaj tiam oni parolas pri enbalzamigo, sed ankaŭ eblas aliaj teknikoj, kiel forigo de internaĵoj kaj aliaj molaj organoj, saligo, sabligo, sunsubigo ktp. Krome eblas ankaŭ ke la mumiigo estas farita de naturaj cirkonstancoj, kiel troa sekeco, malvarmego ktp. Tiam oni parolas pri mumiiĝo.

  1. PIV NPIV Alirita la 10an de Aprilo 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy