Muslio

Seka muslio kun fruktoj

Muslio estas manĝaĵo konsistanta el cerealoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj, nuksoj, al kiuj oni aldonas aŭ akvon, sukon, laktonjogurton.

Muslio devenas el Svislando (Müesli) kaj estas kun ĉokolado, fonduo, rakledo kaj roŝtio unu el la svisaj specialaĵoj, kiujn oni manĝas tutmonde. Nuntempe muslio estas grava ero de la eŭropa matenmanĝkulturo.

En Svislando muslio estis tradicie ne manĝata dum matenmanĝo, sed kiel malpeza vespermanĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy