Muzeo Thyssen-Bornemisza | |||||
---|---|---|---|---|---|
Museo Nacional Thyssen-Bornemisza Museo Thyssen-Bornemisza | |||||
| |||||
arta muzeo muzeo | |||||
Lando | Hispanio vd | ||||
Situo | Madrido | ||||
Adreso | P.º del Prado, 8 | ||||
Poŝtkodo | 28014 | ||||
Arkitekto(j) | Rafael Moneo vd | ||||
Estiĝo | 1992 | ||||
Malfermo | 1992 | ||||
Estro | Guillermo Solana (Arta Direktoro), Evelio Acevedo (Manaĝa Direktoro) | ||||
Koordinatoj | 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo)40.416041-3.694925Koordinatoj: 40° 24′ 58″ N, 3° 41′ 42″ U (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 1 052 014 (2017) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.museothyssen.org/ | ||||
La Muzeo Thyssen-Bornemisza estas muzeo pri antikva arto kaj de la 20-a jarcento (en ĝia plejparto pentraĵoj) kiu troviĝas en Madrido, Hispanio. Ĝia ekzistado ŝuldiĝas al la interkonsento pri luado (1988) kaj posta akirado de la Hispana Registaro en julio 1993, de ampleksa kolekto de la kolekto de la familio Thyssen-Bornemisza laŭlonge de du generacioj. Ĉi tiu privata kolekto kalkulis je multnombraj eksterlandaj artistoj malĉeestaj en la hispanaj pinakotekoj, ekde gotiko (Duccio, Jan van Eyck) ĝis pop art kaj en la 1980-aj jaroj (Tom Wesselmann, Lucian Freud), kiu rezultigas perfektan komplementon por la du ĉefaj muzeoj de Madrido, la Prado-Muzeo kaj la Muzeo Reĝino Sofia. Ili tri formas la konatan Triangulo de la Arto, eble la regiono plej grava laŭ pentrokolektoj en Eŭropo.
La institucio, gvidata sub publika fondaĵo, havas sian sidejon en historia konstruaĵo, la Palaco Villahermosa, kie ĝi posedas pli ol 700 verkaĵojn. Danke al ĝia anekso poste aldonata kun aliaj pruntedonitaj objektoj de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza, kaj krom tio, ĝi havas aliajn 60 proprajn en Barcelono.
La muzeo estis inaŭgurita la 8-a de oktobro 1992, kun la ĉeesto de la reĝoj de Hispanio. En 2004 ampleksiĝis por la akceptado de la plej valora nukleo de la Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza per la prezo de du apudaj konstruaĵoj, apartenantaj al la familio Goyeneche,