Muzikdramo

La muzikdramo estas formo de opero, ligita al la verkaro de Richard Wagner. Poezio, muziko kaj scena prezentado ne estas arbitre kombinitaj, kiel povas okazi en la programeropero, sed formas nesepareblan unuecon, kiun Wagner ankaŭ nomis tutarta verko.

Wagner mem sin defendis kontraŭ la nomo muzikdramo, kiu estas mallongigo de la paradoksa nocio „muzika dramo“, do „dramo […], kiu aŭ mem faras muzikon, aŭ ankaŭ taŭgas por la muzikfarado, aŭ eĉ komprenas muzikon, kompare kun niaj muzikaj recenzistoj.“[1] Muzikdramo laŭ vortsignifo estas dramo „por celo de muziko“, kiel ekz. kutima libreto. Male Wagner volis servigi la muzikon tutplene al la dramo. La dramo jam en sia origina antikva formo estas nedisigeble ligita kun muziko.

Tamen disvastigis la nocio muzikdramo. Karakteriza por muzikdramoj estas ilia formala unueco, kiu kontentiĝas sen interrompoj aŭ vicigitaj fermitaj formoj kaj movimentoj (kiel terceto, finalo ktp.). Revenaj motivoj (gvidmotivoj) kreas kunligon. La muziko ne plu subdividiĝas en ario kaj recitativo, sed subtenas kaj interpretas daŭre la tekston, kiu pluiras kiel en parolata dramo. Wagner nomis ĉi tiun manieron, kiel muzika variaĵo de la nocio dramo, „evidentiĝintaj faktoj de la muziko“[2].

Kiel ĉefa ekzemplo en ĉi tiu senco validas Tristan und Isolde, kiun Wagner unuafoje prezentis en1865 kaj ne plu nomis „opero“, sed „agado“. Fine de la 19-a jarcento la muzikdramo fakte fariĝis normo por „seriozaj“ operkomponistoj. Eĉ la komponisto Engelbert Humperdinck laŭstrukturis la fabeloperon Hänsel und Gretel (1893) laŭ la muzikdramo de Wagner (Humperdinck estis la asistanto de Wagner en la Festivaldomo de Bayreuth). En la 1920-aj jaroj la muzikdramo disfalis favore al novaj aŭ remalkovritaj malnovaj formoj de muzikteatraĵo. Por Richard Strauss ĝi tamen dumvive restis modelo.

  1. Richard Wagner, „Über die Benennung Musikdrama“, in: Ders., Gesammelte Schriften und Dichtungen, Leipzig: Siegel 1907, Bd.9, S.303
  2. Ebenda, S.306

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy