Muziknoto

Noto alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Noto (apartigilo).

Muziknoto estas aŭ ero de fiksa tonalto al kiu estis donita nomon, aŭ la grafika figuro de tiu tonalto en muzika skribsistemo, kaj ankaŭ ĝia daŭro. La generalaj kaj specifikaj signifoj estas libere miksitaj de muzikistoj, kvankam ili povas esti komence konfuzantaj: "la du unuaj notoj de feliĉa naskotago estas la sama noto", signifante, "la du unuaj sonoj de feliĉa naskotago havas la saman daŭron kaj ne nepre saman tonalton." Noto estas diskretado (vidu muzika analizo#diskretado) de muzika aŭ sona fenomena kaj tiele faciligas muzikan analizon (Nattiez 1990, p.81n9).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy