Nacia Konvencio (franca respubliko)

Nacia Konvencio
Convention nationale
parlamento
reĝimo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 20-a de septembro 1792 vd
Fino 26-a de oktobro 1795 vd
Antaŭe Asembleo Nacia Leĝfara de Francio de 1791 vd
Poste Konsilio de la Kvin Centoj • Konsilio de Plejaĝuloj vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Tuileries
Filioj Komitato por publika savado
Committee of General Security (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr
Pariza Panteono de la Nacia Konvencio

La Nacia Konvencio (france Convention nationale) estas la leĝfara asembleo, kiu en la plej kritika periodo de la franca revolucio - de la 20-a de septembro 1792 ĝis la 26-a de oktobro 1795 - direktis Francion. Sekvante la dujaran Nacia Konstituciiga Asembleo kaj la unujaran Leĝdonan Asembleon. Kreita post la granda ribelo de 10 aŭgusto 1792, ĝi estis la unua franca registaro organizita kiel respubliko, prirezignante la monarkion entute.

Tasko de la Nacia Konvencio estis la ellaboro de la nova konstitucio por la lando, post kolapso de la monarĥio la 10-an de aŭgusto 1792. La Nacia Konvencio estis 749-membra kaj estis reprezentitaj komercistoj, profesiaj branĉoj kaj intelektuloj. Unu el la plej unuaj deklaroj estis oficiala abolicio de la monarĥio (la 21-an de septembro) kaj deklaro de la respubliko (la 22-an de septembro).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy