Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira | |
Muzeo de Altamira | |
muzeo | |
Enirejo de la muzeo.
| |
Oficiala nomo: Museo Nacional y Centro de Investigación de Altamira | |
Kromnomo: Museo de Altamira | |
Ŝtato | Hispanio |
---|---|
Regiono | Kantabrio |
Urbo | Santillana del Mar |
Koordinatoj | 43° 22′ 38.83″ N 4° 7′ 22.55″ U / 43.3774528 °N, 4.1229306 °U (mapo) |
Estiĝo | 2001 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo kadre de Hispanio
| |
Vikimedia Komunejo: Museo de Altamira | |
Retpaĝo: http://museodealtamira.mcu.es/ | |
La Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira (aŭ simple Muzeo de Altamira) estas centro por konservo, esploro kaj diskonigo de la kaverno Altamira, kiu estas deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi situas en Santillana del Mar (Kantabrio, norda Hispanio), apud la fama kaverno.
Ĉar grandega nombro de homoj volis viziti la kavernon Altamira, vizitantoj devis atendi pli ol unu jaro por vice eniri. Dum longa konsiderado, oni decidis konstrui kopion de la kaverno. Kune de kopio, oni inaŭguris ankaŭ la muzeon, laŭ projekto de arkitekto Juan Navarro Baldeweg. Fakte, de la jaro 2002 la originala kaverno ne estas vizitebla pro konservo-kialoj.
En la muzeo plej rimarkinde staras la artefarita kopio de la kaverno, ofte nomita "Novkaverno de Altamira" (hispane, Neocueva). Ĝi estas la plej simila kopio de la kaverno, tia kia ĝi estis antaŭ 15.000 jaroj. En ĝi oni povas vidi kopion de la mondfamaj prahomaj pentraĵoj, pentritaj de Pedro Saura kaj Matilde Múzquiz (Komplutensa Universitato de Madrido). Dum pentrado oni uzis la samajn teknikojn de desegno, pentrado kaj gravurado uzitaj de prahomoj dum Paleolitiko. La esploro por fari kopion estis tiel profunda, ke oni malkovris eĉ novajn pentraĵojn kaj gravuraĵojn.