Naciismo-studoj estas interdisciplina akademia fako dediĉita al la pristudo de naciismo kaj rilataj temoj. Kvankam naciismo estas diskuttemo en kleraj rondoj almenaŭ ekde la malfrua 18-a jc., nur de la fruaj 1990-aj jaroj ĝi ricevis tiom da atento, ke rekoneble aparta studkampo povis estiĝi.[1]
Aŭtoroj kiel Eric Hobsbawm, Carlton J. H. Hayes, Hans Kohn, Elie Kedourie, John Hutchinson, Ernest Gellner, Karl Deutsch, Walker Connor, Anthony D. Smith kaj Benedict Anderson sternis fundamenton por studoj pri naciismo en la postmilita periodo. En la fruaj 1990-aj jaroj, iliaj ideoj estis entuziasme alprenitaj de akademiuloj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj strebis kompreni kaj klarigi la rimarkeblan refortikiĝon de naciismo, kiun karakterizis eventoj kiel la dissolvo de Sovetunio, la Ruanda genocido kaj la Jugoslavaj militoj.