Nacisocialisma Germana Laborista Partio | ||
---|---|---|
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei | ||
gvidanto-partio politika partio en Germanio ekspartio | ||
Komenco | 24-a de februaro 1920 vd | |
Fino | 10-a de oktobro 1945 vd | |
Antaŭe | Germana Laboristpartio • Deutschnationale Volkspartei • Sudetgermana partio vd | |
Poste | Novnaziismo • Socialist Reich Party • Nigra Fronto vd | |
Lando(j) | Vajmara Respubliko • Nazia Germanio vd | |
Sidejo | Braunes Haus | |
Ideologio |
naziismo • germana naciismo • iredentismo • militarismo • antisemitismo • antikomunismo • socia konservativismo • kontraŭslavismo • rasismo • totalismo | |
Fondinto(j) | Anton Drexler vd | |
Posedatoj | Braunes Haus (en) Völkischer Beobachter The Quai Malaquais and the Institute (en) Kaufhaus Jonaß (en) Der Angriff (en) vd | |
Jura formo | partio | |
Nacisocialisma Germana Laborista Partio | |
---|---|
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei | |
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio | |
Lando | Nazia Germanio |
Führer | Adolf Hitler (1921–1945) |
Prezidanto | Anton Drexler (1920–1921) |
Partia Ministro | Martin Bormann (1945) |
Fondiĝo | 24-a de februaro 1920 |
Dissolvo | 10-a de oktobro 1945 |
Lingvo(j) | Germana |
Ĉefa sidejo | Monaco di Baviera (1920–1933) Berlino (1933–1945) |
Koloro(j) | Nigra |
Ideologio | Naziismo |
Pozicio | Dekstra ekstremismo |
Reichstag (1938) |
813 / 813 |
Membroj | 8,5 milionoj (1945) |
Ĵurnalo | Völkischer Beobachter |
Junulara organizaĵo | Hitlerjugend |
Studenta organizaĵo | Germana Ligo de Naziaj Studentoj |
Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).
Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la tutmonda ekonomia krizo de 1929. Post maldaŭra malpermeso post la puĉfarprovo de 1923 fondiĝis kelkaj posteulaj organizaĵoj, kiel ekz. Großdeutsche Volksgemeinschaft.
Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia gvidulo Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la Duan Mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.
Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.