Nahe

Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Nahe en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio. Samnoma, pli eta rivero troviĝas en la germana federacia lando Turingio, plia samnoma komunumo Nahe (Holstinio) en la distrikto Segeberg de la germana lando Ŝlesvigo-Holstinio.
Nahe
rivero
Bazaj informoj
Situo Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio)
Longeco 116 km
Fluo
Fonto apud Nohfelden
- Alteco super marnivelo 410 m
Enfluejo en la riveron Rejno apud Bingen
- Alteco 88 m
Altecodiferenco 332 m
Geografio
Trairataj urboj Idar-Oberstein, Bad Kreuznach, Bingen, krome la urbetojBirkenfeld, Kirn, Bad Sobernheim kaj Bad Münster am Stein-Ebernburg
Alfluantoj
- Dekstraj Glan, Alsenz, Appelbach, Wiesbach
- Maldekstraj Söterbach, Traunbach, Schwollbach, Idar, Fischbach, Hahnenbach, Simmerbach, Ellerbach, Guldenbach, Gaulsbach
Map
vdr
la lasta rivera kilometro, vidata de la Rejno

La Nahe (latine Nava, origine el la kelta lingvo: "sovaĝa rivero") estas rivero de 116 kilometroj da longo en la federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio, kiu fine enfluas la Rejnon.

La rivero, kiu dum sia vojo dividas la montareton de norda Palatinato (sudoriente) de la mezalta montaro Hunsrück (nordokcidente), fontas nordokcidente de Nohfelden-Selbach en Sarlando. Jam post malmultaj kilometroj ĝi atingas la federacian landon Rejnlando-Palatinato.

Naheland estas la pejzaĝo maldekstre kaj dekstre de la rivero Nahe en la federacia lando Rejnlando-Palatinato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy