Natura nombro estas unu el la pozitivaj entjeroj (1, 2, 3, 4 ...). Kelkfoje ankaŭ la nombron 0 (nul aŭ nulo) oni kalkulas inter naturaj nombroj.
Naturaj nombroj havas du ĉefajn uzojn: Oni uzas ilin por nombri objektojn (ekz-e, "estas tri pomoj sur la tablo") aŭ por ordigi objektojn (ekz-e "ĝi estas la trie plej granda urbo en la lando"). En la dua signifo ili estas nomataj vicmontraj nombroj aŭ numeroj.
La simbolo por la aro de ĉiuj naturaj nombroj estas aŭ .