Natura regiono de Francio

Geografia mapo de Metropola Francio

Natura regiono de Francio, aŭ ankaŭ tradicia lando (devenanta de la latina vorto pagus), estas regiono ofte nevasta (kelkaj dekoj da kilometreoj) kun homogenaj fizikaj trajtoj (geomorfologio, geologio, klimato, grundo, akvorimedoj, ktp.) asociitaj al homa loĝado ankaŭ homogena (sento kaj administrado de apartaj grundoj kun propraj pejzaĝoj kaj kultura identeco). Tiuj landoj estis kaj agnoskitaj kaj inventitaj de geografoj[1], de lokaj erudiciuloj[2] kaj de la malnovaj kaparaj loĝantaroj, aparte de la 16-a jarcento[3]. Ili povas ankaŭ trovi radikojn en la longa historio de feŭdo[4].

La esprimo « natura regiono » estas distingenda de « regiono » , kiu estas uzata por la administra kaj politika regado de teritorio.

  1. kaj aparte de la skolo de Vidal de la Blache
  2. la difino de landoj povas esti la rezulto de laboroj de lokaj erudiciulaj asocioj (Chinonais esplorita de Amis du Vieŭ ChinonLochois priskribita en la skriboj de la loka erudiciulo Jacques-Marie Rougé kaj ilustrita per la musée du terroir en Loches).
  3. vidi por ekzemplo : Schweitz, Aŭ origines de la France des pays : Histoire des identités de pays en Touraine (16-a jc - 20-a jc), Parizo, eld. "L’Harmattan", 2001
  4. por ekzemplo Vendomio

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy