Naturaj satelitoj de Neptuno

La planedo Neptuno kaj kvar el ĝiaj naturaj satelitoj: Proteo, Lariso, Galateo kaj Despino

Ekzistas 13 naturaj satelitoj de Neptuno oficiale agnoskitaj kaj nomitaj de la Internacia Astronomia Unio.

La ĉefa natura satelito estas sendube Tritono, unu el la plej grandaj lunoj de la sunsistemo, kiun malkovris William Lassell nur 17 tagojn post la malkovro de Neptuno mem.

La nomoj de la neptunaj satelitoj ĉiuj omaĝas marajn diojn; la kutimo establiĝis kun la nomado de Tritono, en la 1880-aj jaroj, kaj Nereido, en 1949.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy