Naturfilozofio, aŭ la filozofio de naturo (el la latina philosophia naturalis) estis vorto antaŭe uzita por la studado de naturo kaj de la fizika universo, antaŭ la disvolviĝo de moderna scienco.
Ĝi estas rigardita kiel la antaŭvenanto de natursciencoj, el ili ekzemple fiziko.
Naturfilozofio havas siajn originojn en Grekio dum la Arkaika periodo (650 a..e. – 480 a.n.e.), kiam antaŭsokrataj filozofoj kiel Taleso malakceptis nenaturalismajn klarigojn por naturaj fenomenoj kaj proklamis, ke ĉiu okazaĵo havas naturan kaŭzon.[1] Ili proponis, ke ideoj estu verigitaj pere de racio kaj observado, kaj multaj el iliaj hipotezoj montriĝis pravaj pere de eksperimentoj;[2] por ekzemplo, oni trovis atomismon prava proksimume 2 000 jarojn post proponis ĝin Leŭkipo kaj lia disĉiplo Demokrito.