Nekropolo estas granda tombejo aŭ enterigejo (el la greka nekropolis "urbo de mortintoj"). Ĉi faktermino estas ĉefe uzata por enterigejoj ĉe la centroj de antikvaj kulturoj. Nuntempaj tombejoj devas esti aparte grandaj aŭ famaj por esti nekropolo.
Laŭ Francisko Azorín nekropolo estas Tombarejo similanta, pro siaj vojoj k. konstruaĵoj, urbo de mortintoj.[1] Li indikas etimologion el la greka nekro + polis (morto urbo).[2]