Nenecoj

Nenecoj
ненэй ненэче, хасово, нещанг
Neneca infano
etno
Samojeda grupo
Samojeda grupo
Suma populacio
45 000 (censo de 2010)[1]
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tjumena provinco 31 621[2]
Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (parto de Tjumena provinco) 29 772[2]
Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (parto de Tjumena provinco) 1438[2]
Arĥangelska provinco 8020[2]
Nenecio (parto de Arĥangelska provinco) 7504[2]
Krasnojarska regiono 3633[2]
Komiio 503[2]
Lingvo(j)
neneca, rusa
Religio
ortodoksismo, ŝamanismo
Parencoj

enecoj, nganasanoj, selkupoj, kamasincoj

vdr

La Nenecoj (nenece ненэй ненэче, хасово, нещанг; antaŭe — самоеды, юраки) estas samojeda etno, loĝanta en la nordo de Rusio, je ambaŭ flankoj de la Urala montraro. Ili migris tien el suda Siberio en la 1-a jarmilo. Je la lasta censo, en 2010, ili nombris 45 000, la plejparto en la Arĥangelska provinco.

La ĉefa okupo de la nenecoj estas la bredado de boacoj. Ili uzas la bestojn por manĝo kaj (per sledoj) kiel transportilon kaj migras kun ili tutjare, suden vintre, norden somere. Ili ankaŭ sin okupis per ĉasado kaj fiŝkaptado.

La nenecoj havas propran lingvon: la neneca, samojeda membro de la urala lingvaro, kies literatura formo estas instruata en lokaj lernejoj. La junuloj ofte preferas la rusan. 77 % de la nenecoj konsideras la nenecan sia gepatra lingvo, do parolas ĝin[3].

  1. Национальный состав населения Российской Федерации (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Национальный состав населения по субъектам Российской Федерации (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-11-27. Alirita 2012-11-27.
  3. Русско-ненецкий озвученный разговорник (ruse). Instituto de lingvaj esploroj de la Rusia Akademio de Sciencoj (2002-10-29). Arkivita el la originalo je 2015-05-13. Alirita 2015-05-13.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy