Neparhufuloj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neparhufuloj
Troveblo de fosilioj: Malfrua Paleoceno - ĉi-epoke
Stepa zebro, Hindia rinocero kaj Brazila tapiro Tapirus terrestris
Stepa zebro, Hindia rinocero kaj Brazila tapiro Tapirus terrestris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Owen, 1848
Familioj

Ekvedoj Equidae
Tapiredoj Tapiridae
Rinoceredoj Rhinocerotidae
Brontoteriedoj Brontotheriidae (formortinta)
Ĥalikoteriedoj Chalicotheriidae (formortinta)
Hirakodedoj Hyracodontidae (formortinta)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Equus quagga

La bestoj apartenantaj al la ordo de neparhufuloj (Perissodactyla) estas mezgrandaj aŭ grandaj herbovoraj bestoj. Ilia kranio estas etendiĝinta, la mandiblo estas forta, sur kiu bone ligiĝas la maĉmuskoloj. Ili ne havas klaviklon (ŝlosiloston), galvezikon. Iliaj lipoj estas fortaj, facile moveblaj. ilia dentaro estas kompleta, sed kojnodentoj kelkfoje mankas. La stomako estas simpla, unuparta, la intestosistemo estas longa, la cekumo estas forte evoluinta. La placento estas difuza, ili naskas ĝenerale unu idon tuj irkapablan.

La neparhufuloj havas tri familiojn de ankoraŭ vivantaj mamuloj nome: rinoceredoj, ekvedoj, tapiredoj, al kiuj apartenas la konataj bestoj kiaj rinocero, ĉevalo, tapiro, zebro, azeno.

ordo : NEPARHUFULOJ - Perissodactyla


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy