Neu-Ulm | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • eksterdistrikta urbo de Bavario • doubled population centers | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | distriktaro Ŝvabio | |||||
Distrikto | distrikto Neu-Ulm | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0731, 07307, 07308 | |||||
Poŝtkodo | 89231–89233 | |||||
Aŭtomobila kodo | NU | |||||
Oficiala Municipokodo | 09775135 | |||||
Subdivido | 23 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Gerold Noerenberg | |||||
Adreso de la administrejo | Augsburger Straße 15 89231 Neu-Ulm | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 61043 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 23′ N, 10° 0′ O (mapo)48.38333333333310Koordinatoj: 48° 23′ N, 10° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 471 m | |||||
Areo | 80,96 km² | |||||
Oficiala retejo | https://nu.neu-ulm.de/ | |||||
Neu-Ulm [noj-ulm] (germane = "nova Ulm") estas "granda distrikta urbo" en Bavario (Germanio), kaj administra centro de samnoma distrikto. La urbo havas iom pli ol 54.000 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 7.000 estas ne-germanoj kaj preskaŭ 5.000 estas eks-sovetiaj enmigrintoj. Ĝi situas je la dekstra bordo de rivero Danubo kontraŭe al urbo Ulm en Baden-Virtembergo.
Ĝis 1810 Ulm kaj Neu-Ulm konsistigis unu solan urbon, kaj ankaŭ nun ili konsistigas inter-provincan centron.
Gravajn ŝanĝojn en la evoluo de la urbo kaŭzis la retiriĝo de la usona armeo el tiea kazerno (Wiley-kazerno) kaj projekto de la germana fervojo, kiu nun laboras pri malplialtigo de la fervojaj trakoj de la linio Munkeno–Stuttgart, kiu iras tra Neu-Ulm. Ankaŭ la preparoj de la ĝardenkultura (hortikultura) ekspozicio de 2008 forte influis la evoluon de la urbo.