Nida

Nida
feriurbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Klaipėda (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Neringa
Poŝtkodo LT-93012
Demografio
Loĝantaro 2 385  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 18′ N, 21° 0′ O (mapo)55.30397321.00532Koordinatoj: 55° 18′ N, 21° 0′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Nida (Litovio)
Nida (Litovio)
DEC
Situo de Nida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nida [+]
vdr

Nida (germane Nidden) estas feria urbeto en Litovio. Ĝi troviĝas sur la aparte mediprotektata, longa sed mallarĝa kurona duoninsulo en trikilometra distanco al la bordo de la Balta Maro, sed tuj ĉe la bordo al la kurona laguno, kaj kune kun kvar aliaj loĝlokoj membras en la urba komunumo Neringa, kies administrejo troviĝas en Nida. Laŭ la stato de 2012 en la urbo vivis 2 385 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 208 loĝantoj/km². La geografia situo de la urbeto estas 55° 18′ N, 21° 00′ E.

Origine la fiŝista vilaĝo estis loĝata de la praprusoj, anoj de nekristana balta popolo parenca al la hodiaŭaj litovoj kaj latvoj, kiuj dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj persekutiĝis de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, kiu alportis novajn, germanlingvajn loĝantojn. En teksto de tiu ordeno la vilaĝo unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1385. Laŭ historiaj fontoj la setlejo origine situis du kilometrojn sude de la nuna loko, sed pro migrantaj grandaj sablodunoj, kiuj kovris la tutan vilaĝon, dufoje devis esti restarigata en nova loko, duafoje dum la jaro 1730. Du tute malgrandaj najbaraj vilaĝetoj kun la iom neĝentilaj nomoj Skruzdynė (litove formikejo) und Purvynė (litove malpurejo) integriĝis en la vilaĝon. Hodiaŭ Nida dumvintre havas 1500 konstantajn loĝantojn kaj per tio estas la plej granda loĝoloko de la kurona duoninsulo – dumsomere tamen multoble pli da homoj vivas en Nida, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj. La kurona duoninsulo, do de la 13-a jarcento loĝata de germanlingvanoj kaj parto de la germana ŝtato kaj poste provinco Orienta Prusio, de nordo al sudo longas 98 kilometrojn, el kiuj ekde la jaro 1923 la nordaj 52 kilometroj apartenas al Litovio kaj ekde la jaro 1945 la sudaj 46 al la regiono Kaliningrado, kiu apartenas al Rusio. Nida situas 4 kilometrojn norde de la rusia-litova limo, do 50 kilometrojn de la suda rando kaj 48 de la norda rando de la duoninsulo, rekte en ties centro. Ene de Litovio, la urbeto apartenas al la distrikto Klaipėda kaj situas 48 km sude de ties distrikta ĉefurbo Klaipėda, kies centro atingeblas post 300-metra pramveturo de la norda pinto de la duoninsulo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in