Nigra filmo

A high-contrast black-and-white image. White fog or smoke fills the background. In the left foreground is the silhouette of a woman wearing a calf-length skirt. To the right, at a further distance, is the silhouette of a man wearing a fedora.
Du siluetaj bildoj en The Big Combo (1955). Tiu filmo havis fotarton de John Alton, nome kreinto de multaj stiligitaj bildoj de nigra filmo.
Fred McMurray kaj Barbara Stanwick en la klasika nigra filmo "Double Indemnity" (duobla vivasekuro), reĝisorita de Billy Wilder en 1944
Famaj aktoroj ĉe Nigra filmo

Nigra filmonigra kino estas kina termino uzita ĉefe por priskribi stilajn krimdramojn de Holivudo, partikulare tiuj filmoj kiuj emfazas cinikajn sintenojn kaj seksajn kondutojn. La periodo de klasika nigra filmo de Holivudo estas ĝenerale konsiderata kiel etenda el komenco de la 1940-aj jaroj al la fino de la 1950-aj jaroj. La nigra filmo de tiu epoko estas asocia kun vida stilo por serĉi nigrablankan efikon similan al Chiaroscuro kiu havas radikojn en la germanekspresionisma kino.

Multaj el la prototipaj historioj kaj multo de la sinteno de klasika nigra kino derivas el la kortuŝa skolo de krimfikcio kiu aperis en Usono dum la Granda depresio; kaj ankaŭ en la detektiva ĝenro (angle hard boiled detective), kreita fare de verkistoj kiel Dashiell Hammett kaj Raymond Chandler, sed ĝiaj pli profundaj radikoj reiras al germana ekspresionismo de la 1920-aj jaroj kaj al la brita "gotika romano" de la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

La termino "nigra filmo" estis elpensita de franca filmkritikisto Nino Frank nur en 1946, post serĉado de difino, kiu kunigus iuj filmoj kiel The Maltese Falcon, Laura (Reĝisoro: Otto Preminger, 1944), Murder, My Sweet (murdo, mia kara, reĝisoro: Edward Dmytryk, 1944), Double Indemnity (Billy Wilder), The Woman in the Window (reĝisoro: Joe Wright, 1944) kaj Scarlet Street (1945) (reĝisoro: Fritz Lang), kaj ne estis konataj al la kreintoj de la "nigra filmo" kiuj funkciis ekde la fruaj 1940-aj jaroj. Tiu stilo estis difinita retrospektivo fare de filmakademiuloj kaj kritikistoj. Multaj tiuj produktoroj koncedis ke kreante ili estis nekonsciaj ke ili kreis tiun karakterizan stilon de kinematografio.

La nigra filmo prezentas siajn protagonistojn en nihilisma kaj ekzistadisma mondo. La protagonisto en la nigra filmo, same kiel la fiulo, estas ofte cinika, sobra-rezignacieca, ofte soleca, kaj rilata al terura okazaĵo en sia pasinteco.

Laŭ kinematografia stilo kaj tekniko, la nigra filmo temigas noktajn scenojn, emfazante kaj ombrojn kaj nekutimajn fotatajn angulojn. Fotado estas kutime en nigrablankaĵo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy