Nike (firmao)

Nike
entrepreno • varomarkopublika kompanio vd
Dum 25-a de januaro 1964 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Phil Knight • Bill Bowerman vd
Sidejo Beaverton
Lando Usono
Estr(ar)o John Donahoe • Mark Parker
Dungitoj 76 700 (stato: 2019)
Agokampo piedvesto • sporta ekipaĵo • vesto
ISIN-kodo US6541061031
filiaj kompanioj Hurley International • Converse (marko) • Cole Haan • Umbro vd
Posedataj kompanioj Converse (marko)Air Jordan • Swoosh • 10//2 • Just Do It vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Nike, Inc. (prononcu naj-ki aŭ najk [1]) estas usona multnacia korporacio kiu surmerkatigas sportŝuojn, sportajn vestaĵojn kaj sportajn ekipaĵojn.

Nuntempe Nike estas la merkata gvidanto en la industrio de sportaj ekipaĵoj kaj havas dominan pozicion en pluraj merkatoj, ne laste en la hejma merkato en Usono.

La komerco uzas marknomojn kiel ekzemple Nike, Air Jordan, Nike Golf, Nike SB (Skateboarding) kaj Team Starter, sed ankaŭ utiligas nomojn de tute posedataj filioj kiel ekzemple Cole Haan,Converse kaj Hurley International.

Interalie kaj precipe, Nike produktas sportŝuojn kaj specife futbalŝuojn. La unua ŝuo de Nike, Nike Mercurial Vapor, impaktis tuj kiam oni prezentis ĝin en 1998 kaj Ronaldo uzis ĝin en la Futbala Mondpokalo 1998.

La firmao estis fondita la 25-an de januaro 1964 kaj havas sian sidejon en Kantono Vaŝingtono (Oregono).

Nike estas unu el la plej grandaj sportentreprenoj de la mondo, kaj prizorgas ampleksajn sponsoradagadojn.

  1. La nomo Nike estas la uson-angla elparolo de la nomo de la greka diino Niko (Νίκη), kiu enkarnigis venkon.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy