Nome | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 99762 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 699 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 66 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 64° 30′ N, 165° 24′ U (mapo)64.5-165.4Koordinatoj: 64° 30′ N, 165° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 6 m [+] | ||
Areo | 55,992192 km² ( 559 9.2 192 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nome, Alaska [+] | |||
Nome (/ˈnoʊm/, Siqnazuaq en inupiaka lingvo) estas urbo en la usona ŝtato Alasko. La urbo estas situa en la sudo de la marbordo de la Duoninsulo Seward en Norton Sound de la Beringa Markolo. Laŭ la censo de 2010, la loĝantaro de la urbo estis 3,598. La loĝantaro de 2014 estis ĉirkaŭ 3,788, sugestante iometan pliigon. Nome estis aligita la 9an de Aprilo, 1901, kaj estis iam la plej loĝata urbo en Alasko. Nome kuŝas ene de la regiono de la Bering Straits Native Corporation.
La urbo Nome plendas esti hejmo de la plej granda orkribejo, kvankam tiu postulo estis disputata de la kanada urbo Quesnel, Brita Kolumbio.
En la vintro de 1925, epidemio de difterio amasmortigis inter alaskaj indiĝenoj de la areo de Nome. Kuraciloj ne povis veni per aviadilo el Anchorage. Teamo de sledohundoj estis organizita por alporti la serumon. Al tiu evento estas dediĉita la romaneto La Alaska stafeto originale verkita en Esperanto de F[rantišek] Omelka.