Nordorienta Brazilo

Nordorienta Brazilo
Regiono
Regionoj de Brazilo [+]

LandoBrazilo

- koordinatoj8° 45′ 50″ S, 38° 57′ 0″ U (mapo)-8.764-38.95Koordinatoj: 8° 45′ 50″ S, 38° 57′ 0″ U (mapo) [+]
Plej alta punktoPico do Barbado [+]
Akvokolektejo1 554 291,74 km² (155 429 174 ha) [+]
Areo1 554 291,74 km² (155 429 174 ha) [+]

Loĝantaro54 658 515 [+] (2022)
Denseco35,17 loĝ./km² [+] [+]

Nordorienta Brazilo (Tero)
Nordorienta Brazilo (Tero)
Nordorienta Brazilo sur la landmapo

Nordorienta Brazilo (Brazilo)
Nordorienta Brazilo (Brazilo)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Brazil Northeast [+]
vdr

La Nordorienta BraziloNordorienta Regiono de Brazilo (portugale: Região Nordeste do Brasil) estas politika divido, kiun konsistigas kunmeto de 9 brazilaj subŝtatoj: Maranjo, Piaŭio, Cearao, Norda Rio-Grando, Paraibo, Pernambuko, Alagoaso, Serĝipo kaj Bahio. Ĝi reprezentas 18,26% de la brazila teritorio.

La loĝantaro de la Nordorienta Brazilo egalas al 53,6 milionoj da homoj, kiu reprezentas 28% de la tuta landa loĝantaro. La plejmulto de la loĝantoj vivas en urbaj areoj, dum proksimume 15 milionoj vivas en internlando. Tiu regiono estas fama en Brazilo pro ĝia varma vetero, belaj strandoj, riĉa kulturo (unika folkloro, muziko, kuirarto, literaturo), Karnavalo kaj la Festoj de Sankta Johano (portugale Festas Juninas). La Nordorienta Brazilo estas kvazaŭ la naskiĝloko de Brazilo, ĉar ĝi estis la unua eltrovita loko; kiam la 22-an de aprilo, 1500, sub la gvido de Pedro Álvares Cabral, ĉirkaŭ 1500 portugaloj alvenis al Porto Seguro, en la subŝtato Bahio.

La plej grandaj urboj estas sinsekve Salvador, Fortalezo kaj Recifo, kies Internaciaj Flughavenoj ligas la regionon kun la plej gravaj brazilaj urboj. Tiuj flughavenoj funkciigas internaciajn flugojn al Usono kaj Eŭropo kaj kelkajn internaciajn luitajn flugojn. Brazila Nordoriento, laŭ Infraero, havas la duan plej grandan nombron da pasaĝeroj (ĉirkaŭ 20%) en Brazilo.

La regiono ankaŭ enhavas plurajn universitatojn, muzeojn, teatrojn, preĝejojn, kaj historiajn famaĵojn de kolonia Brazilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy