Normandio (france: Normandie [normãdi]) estas historia provinco de Francio, situanta en la nordokcidenta parto de la lando. Ĝi ŝuldas sian nomon al la Normanoj, skandinavaj popoloj kiuj invadis kaj okupis la regionon en la 9-a kaj 10-a jarcentoj. Laŭ administra koncepto, Normandio estas regiono de Francio. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Supra Normandio (france Haute-Normandie) kaj Malsupra Normandio (france Basse-Normandie). La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro 2016.[1]
- ↑ Agence France-Presse: La carte à 13 régions définitivement adoptée (france). Le Monde (17-a de Decembro 2014). Alirita 13-a de Januaro 2015.