Norvega Esperantista Ligo

Norvega Esperantista Ligo
Norsk Esperanto-Forbund
Emblemo de Norvega Esperantista Ligo
Lando  Norvegio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1911
Interretejo esperanto.no
vdr

La Norvega Esperantista Ligo (NEL, norvege Norsk Esperanto-Forbund) estas Esperanto-organizo, kie ĉiu laboro okazas senpage. La Ligo estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiu ajn kiu volas, rajtas membriĝi. En 2008 Norvega Esperantista Ligo havis 196 membrojn: 43 rektaj membroj kaj 153 anoj de la naŭ aliĝintaj Esperantokluboj en diversaj norvegaj urboj.

La asocio havas oficejon en Olaf Schous vei 18 en Oslo. Tie okazas i.a. preskaŭ ĉiuj kunvenoj de Klubo Esperantista en Oslo. La oficeja telefono estis uzata por interkonsiliĝoj de la estraroj de NEL, de la Oslo-klubo kaj de la Eldonejo.

La junulara fako de NEL estas Norvega Junularo Esperantista.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy