La Nova Teologio, konata ankaŭ kaj precipe kiel Nouvelle Théologie, estas katolika Teologifluo estiĝinta antaŭ la jaroj 50-a de la 20-a jarcento ĝis la antaŭtagoj de la Dua Vatikana Koncilio, precipe inter la katolikaj teologoj germanaj kaj francaj. Ĝi esprimis deziron, kaj tiucele esploris, ke la teologio revenu al la originaj fontoj de Kristanismo, aparte pere de la Patroj de la Eklezio, kaj pro tio prenas siajn distanciĝojn el la hegemonio de la skolastikisma teologio.
Tiu Nova teologio enorme influos sur la disvolviĝo kaj dokumentoj de la Dua Vatikana Koncilio
La precipaj epigonoj de tiu teologia movado estis Henri de Lubac, Pierre Teilhard de Chardin, Hans Urs von Balthasar, Yves Congar, Karl Rahner, Hans Küng, Edward Schillebeeckx, Marie-Dominique Chenu, Louis Bouyer, Jean Daniélou, Pierre Ganne, Jean Mouroŭ kaj la estonta emerita papo Benedikto la 16-a.