Novgermana skolo

La novgermana skolo estis tendenco en la muzika evoluo for de konservema kompreno de muziko kiel absoluta ek al la programeco de muziko.

Ĉirkaŭ Ferenc Liszt formiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento grupo el muzikistoj kaj muziksciencistoj, kiuj stampis la moton de pri la “estonteco de la muziko“. La nocio novgermana skolo devenis de Franz Brendel, eldonisto de la "Neue Zeitschrift für Musik". Al la grupo de la novgermanoj krom Brendel kaj Liszt apartenis la komponistoj Hector Berlioz, Richard Wagner kaj la Liszt-disĉiploj Joachim Raff, Peter Cornelius kaj Felix Draeseke. Kiel historiaj modeluloj oni starigis Ludwig van Beethoven (kiel komponisto) kaj Robert Schumann (kiel kritikisto). La novgermana skolo celis la novdifinadon de la artisto en la socio, krom la komponadon de muziko oni levis la intelektan diskurson pri muziko, la muzikkritikon, al substanca taskaro de artisto, muzikisto fariĝis intelektulo. Tio metis gravan fundamenton por la muzika modernismo.

Tiel progresema tendenco ankaŭ bezonis kontraŭecon. Tiun Brendel rapide trovis en i.a. Johannes Brahms, Joseph Joachim kaj Eduard Hanslick. (Poste ankaŭ la iama novgermano Hans von Bülow direktiĝis kontraŭ la movado.) Pri tio okazis la t.n. muzikista disputo kun la novgermanoj, efektivigita en la disvastiĝintaj muzikrevuoj, precipe "Neue Zeitschrift für Musik" kaj "Rheinische Musik-Zeitung". Temoj kaj paradigmoj de la novgermana skolo stampis la debatojn muzikestetikajn ĝis komence de la 20-a jarcento. Je tio establiĝis la nocio novgermana skolo por tiu direkto en Germanio, kiu proklamis la muzikdramon kaj la programmuzikon esenco de progreso en muziko. Dum la 20-a jarcento oni enordigis la komponiston Richard Strauss samkiel la muzikscienciston Musikwissenschaftler Arthur Seidl en ĉi tiun kuntekston.

La nocio "novgermana" implikas politikan tendencon aŭ almenaŭ nacian apartenecon. Tion kontraŭas tamen la decidan internaciecon de la triopo Berlioz, Liszt, Wagner. Fakte frusocialismaj socialutopioj, ligitaj kun strebadoj la nacia ŝtato, kondukis la junajn Lizst kaj Wagner je iliaj traktaĵoj. Ĉi tiuj politikaj dimensioj tamen tre rapide perdiĝis en ĵurnalisma disputo, nur Brendel diras en sia eseo "Das Kunstwerk der Zukunft und die Einzelkünste" pri mondsocio, kies gvidarto estu la muzikdramo (de Wagner). La novgermana skolo kaj precipe la simfoniaj poemoj de Liszt tamen preparis por multaj eŭropaj artistoj la vojon identiĝi kun sia landoj kaj evoluigi propran 'tonlingvon': ekz. preskaŭ ĉiuj naciaj skoloj kaj stiloj (ekz. Rusio, Ĉeĥio kaj Suomio) de la malfrua 19-a jarcento rekte kaj nerekte estas dedukteblaj de la estetiko kaj muziko de Liszt, Wagner kaj Berlioz.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy