Novogirejevo (stacio de Moskva metroo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Novogirejevo (apartigilo).

080

Novogirejevo
ruse Новогиреево
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Rusio Rusio
Urbo Moskvo
Situo Novogirejevo (Orienta arondismento)
Geografia situo 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)55.751737.8166Koordinatoj: 55° 45′ 6″ N, 37° 49′ 0″ O (mapo)
Novogirejevo (Moskvo)
Novogirejevo (Moskvo)
DEC
Novogirejevo
Situo de Novogirejevo
Map
Novogirejevo
Kajoj 1
Historio
Malfermo 30-a de decembro 1979
Arkitektoj
  • R.Pogrebnoj
  • I.Pluĥin
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Metroo de Moskvo
Kodo 079, Нв
Linio Kalininsko-Solncevskaja
Antaŭa stacio Posta stacio
Novokosino Perovo
vdr

Novogirejevo (ruse Новогиреево) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Novokosino kaj Perovo, en orienta parto de Moskvo (distrikto Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo ĉe ĝia kruciĝo kun Svobodnij avenuo. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas R.Pogrebnoj kun helpo de V.Pluĥin. Inĝenieroj-konstruistoj estas T.Ĵarova, A.Jurlov.

La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de kajo troviĝas subtera vestiblo kun elirejoj al Verda avenuo.

Dum periodo 1979 - 2012 (ĝis malfermo de stacio Novokosino) "Novogirejevo" estis fina stacio de sia linio.

La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy