Nuba komputado

Koncepta diagramo de nuba komputado

Nuba komputadonubkomputado estas nelokdependa komputado, kie la kunuzataj serviloj provizas rimedojn, programojn, kaj datumojn al komputiloj kaj aliaj aparatoj laŭpete, same kiel la elektra reto. Aŭ pli simple, fora komputado.

Nuba komputado estas natura evoluo de vasta adopto de virtualigo, serv-orientita arkitekturo kaj uzmezura komputado. Detaloj estas kaŝitaj al la konsumantoj, kiuj ne plu bezonas spertojn en, aŭ regon de, la teknologia infrastrukturo "en la nubo" kiu ebligas tion.[1]

Nuba komputado priskribas novan aldonon, konsumon, kaj livemodelon por IT servoj bazitaj sur Interneto, kaj ĝi tipe implicas transinterneta provizo de dinamike etendeblaj kaj ofte virtualigitaj rimedoj.[2][3] Tio estas kromprodukto kaj konsekvenco de la alirfacileco al fora komputadaj loĝejoj ebligitaj de Interneto.[4] Tio ofte aspektas kiel teksaĵbazitaj iloj aŭ aplikacioj kiujn uzantoj povas aliri kaj uzi per teksaĵkrozilo kvazaŭ ĝi estus programo instalita en sia propra loka komputilo.[5]

La National Institute of Standards and Technology (NIST) provizis iom pli objektiva kaj aparta difino ĉi-tie.[6]

La termino "nubo" estas uzata kiel metaforo por Interneto, bazita sur la nuba desegno uzata pasintece, por prezenti la telefonan reton,[7] kaj poste por reprezenti Interneton en komputilreta diagramoj kiel abstraktaĵo de la subetendiĝa infrastrukturo, kiun ĝi simbolas.[8] Tipaj nubkomputadaj provizantoj ofertas komunajn laŭkonektaj laboraj aplikacioj, kiuj estas alireblaj de alia teksaĵa servo aŭ programo, kia teksaĵkrozilo, dum la programo kaj la datumoj troviĝas en serviloj.

Plej multaj nubkomputadaj infrastrukturoj konsistas el servoj liverataj per komunaj centroj kaj konstruataj en serviloj. Nuboj ofte aperas kiel unuopaj alirpunktoj por komputadaj bezonoj de konsumantoj. Komercaj ofertoj estas kutime atendataj por plenumi servkvalitajn (QoS) postulojn de konsumantoj, kaj tipe inkluzivas servnivelajn interkonsentojn (SLAs).[9] La plej gravaj nubaj servprovizantoj inkluzivas Amazon, Rackspace Cloud, Salesforce, Skytap, Microsoft kaj Google.[10][11] Iuj de la pli grandaj IT-firmaoj kiuj aktive partoprenas en nubkomputado estas Huawei,[12] Cisco,[13] Fujitsu, DC Wirenet ,[14] Dell,[15] Red Hat,[16] Hewlett Packard,[17] IBM,[18] VMware, Hitachi kaj NetApp.

  1. Danielson, Krissi. Distinguishing Cloud Computing from Utility Computing. Ebizq.net (2008-03-26). Arkivita el la originalo je 2017-11-10. Alirita 2010-08-22 .
  2. Gartner Says Cloud Computing Will Be As Influential As E-business. Gartner.com. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2011-01-18 .
  3. Gruman, Galen. What cloud computing really means. InfoWorld (2008-04-07). Alirita 2009-06-02 .
  4. "Cloud Computing: Clash of the clouds", The Economist, 2009-10-15. Kontrolita 2009-11-03.
  5. Cloud Computing Defined Arkivigite je 2017-06-02 per la retarkivo Wayback Machine 17 July 2010. Retrieved 26 July 2010.
  6. NIST.gov - Computer Security Division - Computer Security Resource Center. Csrc.nist.gov. Alirita 2010-08-22 .
  7. Writing & Speaking. Sellsbrothers.com. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-03. Alirita 2021-08-17 .
  8. The Internet Cloud. Thestandard.com. Arkivita el la originalo je 2010-02-11. Alirita 2010-08-22 .
  9. Market-Oriented Cloud Computing: Vision, Hype, and Reality for Delivering IT Services as Computing Utilities” (PDF), p. 9. Alirita 2008-07-31..  Arkivigite je 2009-11-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-06. Alirita 2022-01-04 .
  10. "The Rise of Cloud Computing." Michael Otey. April 2010. windowsITpro.com (2010-04-26). Alirita 2010-08-22 .
  11. Lai, Eric. Google, Amazon, Microsoft beef up cloud services. Infoworld.com (2009-08-27). Alirita 2010-08-22 .
  12. http://www.huawei.com/enterprise
  13. http://www.cisco.com/en/US/netsol/ns976/index.html
  14. About Us. dcwirenet.com. Alirita 2011-01-17 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-03. Alirita 2011-01-18 .
  15. Dell Cloud Computing Solutions. dell.com. Alirita 2010-11-03 .
  16. Red Hat acquires cloud software vendor Makara. infoworld.com. Alirita 2010-12-07 .
  17. . Channel Web: “HP, Microsoft Promise Windows Azure Cloud Platform By Year's End.” July 2010. Poeter. Crn.com (2010-07-12). Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2010-08-22 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-17. Alirita 2011-01-18 .
  18. . Channel Web: “IBM Outlines an Aggressive Cloud Computing Strategy” September 2010. Goldman. internet.com (2010-09-01). Alirita 2010-09-22 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in