Laŭ la oficiala statistiko de 2020 Oakland estas la 44-a plej loĝata urbo de Usono kaj la 8-a en Kalifornio. Laŭ la censo de 2000 ĝi estas, kune kun Long Beach (Kalifornio) la etne plej varia urbo de Usono; ĝiaj loĝantoj havas pli ol 150 gepatrajn lingvojn.[2]
La flago de Oakland estas flava kun verda arbo (kverko) kaj la skribo "Oakland 1852".