Ocu

Ocu
Japana nomo 大津市
Loko de Ocu
Loko de Ocu en Ŝiga, Japanio.
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • sateliturbo
Loko
Lando Japanio
Regiono Kansajo
Gubernio Ŝiga
Municipokodo 25201-8
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 464.1 km²
Loĝantaro (2021)
     Tute 342 607
     Denseco 738/km²
Koordinato 35° 01′ N 135° 51′ O / 35.017 °N, 135.850 °O / 35.017; 135.850 (mapo)Koordinatoj: 35° 01′ N 135° 51′ O / 35.017 °N, 135.850 °O / 35.017; 135.850 (mapo)
Simboloj
Arbo Prunus serrulata
Floro Eizansumire
Birdo Ridmevo
Urbodomo de Ocu
Urboestro Kenji Satō
Adreso 〒520-8575
Goryōchō 3-1
Telefononumero +81-77-523-1234
Oficiala retpaĝo: http://www.city.otsu.lg.jp/
vdr

Ocu (japane 大津市 [Oocu-ŝi], Hepburn: Ōtsu-shi, Kunrej: Ôtu-si, laŭvorte: granda haveno, foje ankaŭ latinliterigita Otsu) estas urbego ĉe la suda bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi estas la administra centro de la gubernio Ŝiga. La urbo situas en la historia regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), la centra parto de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 342 607 loĝantoj sur areo de 464,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Ritto, Kusacu, Takaŝima, Koka, Kioto, Uĝi kaj Ujitawara.

Inter esperantistoj la urbo Ocu aparte konatiĝis en somero 1965, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Interalie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy