Okcidenta Algovio | |
---|---|
regiono [+] | |
Lando | Germanio |
Federaciaj landoj | Bavario, Badenio-Vurtembergo |
Distriktoj | Lindau, Ravensburg |
Plej alta punkto | |
- alteco | 1 118 m ü. NHN |
Loĝantaro | 77 000 |
Vikimedia Komunejo: Westallgäu [+] | |
Retpaĝaro: www.westallgaeu.de | |
Okcidenta Algovio (germane Westallgäu) estas subregiono de Algovio. Ĝi konsistas el grandaj partoj de la distriktoj Lindau (sud-okcidente en Bavario) kaj Ravensburg (sud-oriente en Badenio-Vurtembergo). Norde ĝi atingas la urbojn Leutkirch, Wangen kaj Isny.
Okcidenta Algovio oriente limas al distrikto Oberallgäu, sude al la aŭstra provinco Vorarlberg. Sud-okcidente ĝi limas al la Konstanca Lago, ĉe urbo Lindau. Al Okcidenta Algovio apartenas ankaŭ la montoĉeno Adelegg, branĉo de la Alpoj; plej alta loko estas Schwarzer Grat, 1.118 metrojn alta.
Okcidenta Algovio enhavas la lokojn kun plej da jaraj sunhoroj en 2006 kaj 2007, Scheidegg resp. Lindenberg im Allgäu.