Okcidentfrisa lingvo (Frysk) | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
frisa lingvaro • anglofrisa lingvaro • West Frisian | ||
Parolata en | Nederlando, aparte la provinco Frislando | |
Parolantoj | 845 100 | |
Denaskaj parolantoj | 400.000-700.000 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Frisa Akademio | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fy | |
ISO 639-2 | fry | |
ISO 639-3 | fry | |
SIL | fry | |
Glottolog | west2354 | |
Angla nomo | West Frisian | |
Franca nomo | frison occidental | |
Vikipedio | ||
La okcidentfrisa lingvo (okcidentfrise Frysk, nederlande Westerlauwers Fries – frisa lingvo okcidente de la rivereto Lauwers) estas lingvo parolata en la nordo de Nederlando, aparte en la provinco Frislando. Ene de la provinco ekzistas 400.000 lingvanoj, ekster la provinca teritorio ankoraŭ proksimume 300.000 pliaj (nombroj de la jaro 1976). La okcidentfrisa en la provinco havas la statuson de dua oficiala lingvo, apud la nederlanda lingvo. La plimulto de la loĝantoj de la provinco Frislando parolas la lingvon, tamen malgraŭ dulingva lerneja eduko la nombro de tiuj, kiuj bone skribas la lingvon, estas tre malgranda.