Onubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Andaluzio | ||||
Provinco | Onubo | ||||
Komarko | Urba komarko de Onubo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 21001 y otros | ||||
Retpaĝaro | www.huelva.es | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Pedro Rodríguez González (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 148 806 (2009) | ||||
Loĝdenso | 998,7 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 15′ N, 6° 57′ U (mapo)37.25-6.95Koordinatoj: 37° 15′ N, 6° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 54 m [+] | ||||
Areo | 149 km² (14 900 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Huelva [+] | |||||
Onubo (hispane Huelva prononcu Ŭelba) estas urbo en la regiono Andaluzio en Hispanio. Oni uzas la esperantigon Onubo[1], laŭ la malnova latina nomo Onuba. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco ekde 1833 kun oficiala kategorio de urbo ekde 1876.
Onubo lokiĝas sudokcidente de Ibera Duoninsulo, ĉe marenfluo de riveroj Tinto kaj Odiel.
Ĝia loĝantaro estas 148 806 personoj (2009).
Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozo kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.