Operaciumo

La labortablo de Ubuntu, Linukso-operaciumo de Canonical Ltd
Pozicio de operaciumo en funkcianta komputilo.

En komputado, operaciumomastrumsistemomastrumilo (angle operating systemOS), estas speciala programaro, sen kiu ne eblas uzi plispecifajn programarojn.[1] Ĝi oficas kiel "bazo", al kiu aliaj programaroj apogiĝas, kiuj do devos esti projektataj por tiu operacio, alie ili ne estos rekonataj. Tiel operaciumo estas nemalhavebla komponanto por ĉiuj komputoraj sistemoj. Laŭ pli serioza difino, operaciumo estas aro de subrutinoj kaj strukturo de datumoj respondecaj pri la kontrolo kaj administrado de komputilaj aparataroj kaj de programaroj, kiuj estas rulataj sur la komputilo.

La dominanta ĝeneralcela operaciumo por personaj komputiloj estas Microsoft Windows kun merkatparto de ĉirkaŭ 74.99%. macOS de Apple Inc. estas duaranga (14.84%), kaj la variaĵoj de Linux estas kolektive en la tria rango (2.81%).[2] Ĉe la sektoro de porteblaj aparatoj (inklude saĝtelefonojn kaj tabulkomputilojn), la merkatparto de Android estis de 70.82% en la jaro 2020.[3] Laŭ la datumoj de la tria kvarono de 2016, la merkatparto de Android ĉe saĝtelefono estas dominanta per 87.5 procento kun kreskindico de 10.3 procento jare, sekvita de iOS de Apple kun 12.1 procento kun jara malpliiĝo en la merkatparto de 5.2 procento, dum aliaj operaciumaj sistemoj atingas nur ĝuste al 0.3 procento.[4] Linuksaj distribuaĵoj estas dominantaj en la sektoroj de serviloj kaj komputilegoj.

  1. Inter aliaj: Tanenbaum, A. (1992) Modern Operating Systems, Englewood Cliffs: Prentice-Hall; Haldar, S. kaj Aravind, A. A. (2010) Operating Systems, Pearson Education India, pp. 12 kaj sekvaj; Turner, R. W. (1986) Operating Systems: design and implementation, MacMillan.
  2. Desktop Operating System Market Share Worldwide (angle). Arkivita el la originalo je 27a de Januaro 2020. Alirita 2022-10-12.
  3. Mobile & Tablet Operating System Market Share Worldwide (angle). Arkivita el la originalo je 1a de Novembro 2020. Alirita 2022-10-12.
  4. Strategy Analytics: Android Captures Record 88 Percent Share of Global Smartphone Shipments in Q3 2016 (2a de Novembro, 2016). Arkivita el la originalo je 5a de Novembro 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy