Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlingva | ||
Best Picture - Non-English Language | ||
kategorio de filma premio • Premio Ora Globo | ||
---|---|---|
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Ora Globo de la plej bona internacia filmo (angle: Golden Globe Award for Best Foreign Language Film, en 2019 alinomata 'Award for Best International Feature Film') estas kina rekompenco aljuĝata ĉiujare ekde 1950 fare de la Hollywood Foreign Press Asocio.
La Akademio kreis bazon por konfuzo, kiam ĝi ŝanĝis la kategorion de Award for Best Foreign Language Film (Plej Bona Fremdlingva Filmo) al Premio por la Plej Bona Internacia Longdaŭra Filmo). Ĉi tio donas la falsan impreson ke "lingvo ne plu estas faktoro kiu determinas la taŭgecon por la kategorio"[1].
Antaŭ 1987 ĝi havis malsamajn nomojn kaj kriteriojn de selektado :
Pli bona fremda filmo (1949-1950, 1955-1958, 1974-1986): eksterlandaj filmoj en Usono en ajna lingvo.
Internacia premio Samuel Goldwyn (1959-1965).
Pli bona eksterlanda ne-anglalingva filmo (1966-1973): eksterlandaj filmoj en Usono kun dialogoj en lingvoj aliaj ol en la angla.
Pli bona eksterlanda filmo en angla lingvo (1966-1973): eksterlandaj filmoj en Usono en angla lingvo.