Orienta Dezerto | |
---|---|
![]() | |
dezerto [+] | |
Landoj | Egiptio, Sudano |
Supermara alteco | 583 m [+] |
Koordinatoj | 27° 18′ 0″ N, 32° 36′ 0″ O (mapo)27.332.6Koordinatoj: 27° 18′ 0″ N, 32° 36′ 0″ O (mapo) |
![]() |
|
Orienta Dezerto | |
![]() |
|
La Orienta Dezerto estas dezerto oriente de Nilo, kiu estas parto de la Sahara Dezerto, situanta inter Nilo kaj la Ruĝa Maro [1]. Ĝi etendiĝas de Egiptujo en la nordo ĝis Eritreo en la sudo, kaj ankaŭ konsistigas partojn de Sudano kaj Etiopio [2].
La dezerto konsistas el dezerta altebenaĵo de krutaj montoj; la plej alta el tiuj estas Shayib al Banat je 2187 metroj super la marnivelo. Norde de la dezerto situas la Montoj de la Ruĝa Maro, kiuj etendiĝas de la Nila Valo ĝis la Sueza Golfo [3]. La ĉefa geografia trajto de la Orienta Dezerto estas la okcidenta marbordo de la Ruĝa Maro, ankaŭ referita kiel la "Riviero de la Ruĝa Maro" [4], kaj la montaro de la Orienta Dezerto kiu etendiĝas laŭ la marbordo. Konataj ekologiaj areoj estas la Nacia Parko Wadi Gamal, la montopinto Gebel Elba kaj la ringokomplekso de Wadi Dib (kiu estas videbla de la kosmo) [5].