Oriento

Kompasdirektoj

Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj. Ĝi estas la direkto kontraŭa al okcidento, do la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo kaj la direkto, en kiu okazas la sunleviĝo.

Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.

La esprimojn "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Fora Oriento" multaj esperantistoj konsideras evitindaj en internaciaj kuntekstoj, ĉar ili devenas de la eŭropa perspektivo, do ne estas internaciaj. Anstataŭe eblas uzi "okcidenta Azio" kaj "orienta Azio" (tia internaciigita uzo ankaŭ estas rekomendita en la Esperanta Vikipedio kaj uzata ĉe UN).

Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedojlunoj.

En kelkaj landoj, framasonoj nomas siajn landajn grandajn loĝiojn Oriento, kiel, ekzemple la Granda Oriento de Brazilo.

La sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy