Orkadoj

Orkadoj
Flago

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj59° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ U (mapo)59-3Koordinatoj: 59° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoWard Hill [+]
Akvokolektejo988,8 km² (98 880 ha) [+]
Areo988,8 km² (98 880 ha) [+]
Loĝantaro22 270 [+] (2019)

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2GB-ORK
ONS-kodo00RA

Orkadoj (Orkadoj)
Orkadoj (Orkadoj)
DEC

Orkadoj (Skotlando)
Orkadoj (Skotlando)
DEC
Map
Orkadoj

Vikimedia Komunejo:  Orkney Islands [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Orkadoj (angle Orkney Islands [okni ajlendz]) estas insularo norde de la Skota ĉeflando, sude de Ŝetlandaj Insuloj. Ĝi konsistas el pli ol 70 insuloj, insuletoj, post la markolo Pentland Firth, kiu larĝas 32 km. Ĝi apartenas al Skotlando kaj pli precize al la Nordaj Insuloj.

Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 22 270 loĝantoj sur areo de 988,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².

Krome ĝi konsideriĝas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.

Mainland havas du urbojn: Kirkwall kaj Stromness. Kirkwall estas iama reĝa urbo kaj administra centro de la insularo. Vizitendas estas ankaŭ la mallarĝaj stratetoj, katedralo Sankta Magnus, episkopa palaco, restaĵoj de palaco de la skotaj grafoj, malnovaj konstruaĵoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy