Ĉi tiu artikolo temas pri metalo kaj kemia elemento. Por medalo rigardu la paĝon Ora medalo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon ORO. |
Oro (latine aurum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Au kaj atomnumero 79.
Ĝi estas valorega flava metalo konata ekde la prahistorio. Simile al aliaj metaloj, ĝi estas maleebla, duktila, kaj brila. Pura oro fandiĝas je 1063 °C, kaj bolas je 2966 °C. Sed ofte oro estas en formo de alojo. Pura oro (je 24 karatoj) estas tro mola por produkti uzeblajn objektojn. Oro de 18 karatoj havas 18 partojn de pura oro kaj 6 partojn de alojaĵo.
Laŭ la prezoj de 2002 la valoro de unu gramo da oro estis ĉirkaŭ dek usonaj dolaroj aŭ dek unu eŭroj, kio estas 12-oble la historia valoro de oro antaŭ 1900. Depost 1900, la monda ekonomio kreskis multe pli rapide ol la novaj eltrovoj de oro.
Kutime, oni trovas oron en formo de buletoj en iuj riveretoj. Ekzemple tio okazis ofte en la usona ŝtato de Kalifornio kaj en Jukonio en Kanado. Oni ankaŭ minas oron en orminejoj, kie oro estas en erco. Estas ankaŭ 64,8 miligramoj da oro en unu tuno da marakvo ($ 0,66 da oro en 2002).
Oro estas grava elemento en la elektroniko, juvelaro, kaj en moneroj. Orfolio beligas multajn statuojn kaj altarojn. Maldika tegaĵo da oro sur la vitro de ĉieloskrapantoj reduktas la varmon venantan de sunlumo.
Oro formas bazon de multaj monaj sistemoj. En la 19-a jarcento oro estis la bazo de la monsistemo de la brita imperio – la tiel nomata ora normo, forlasita je 1931. Antaŭ la 19-a jarcento arĝento estis la ĉefa formo de mono. Post 1971 mono estis sen iu ajn metala bazo, eĉ teorie. De -1000 a.k. ĝis 1900 oro estis 10-oble al 15-oble pli valora ol arĝento. Nun ĝi estas ĉirkaŭ 57-oble pli valora.
Oro estas grava por elektroniko, ĉar elektro fluas tra oro tre libere kaj rapide: drato de oro estas pli bona konduktaĵo ol drato de kupro, sed ankaŭ multe pli altekosta. Tial oro ja ekzistas en elektronikaĵoj, sed en malgrandaj kvantoj.
Laŭ Francisko Azorín oro estas Flava, valorega metalo, uzata por artaj k. riĉaj juveloj, medaloj k. moneroj.[1] Li indikas etimologion el la latina aurum. Kaj li aldonas la terminojn orumi, orumisto, oraĵisto.[2]