Orta triangulo estas triangulo, unu el kies anguloj estas orta.
La plej longa latero - do tiu kontraŭa al la orto - nomiĝas hipotenuzo, la aliaj du katetoj.
La fama teoremo de Pitagoro diras: La sumo de la kvadratoj de la katetoj (a kaj b) egalas al la kvadrato de la hipotenuzo (c). Tion montras la apuda bildo.