Oska lingvo

Umbra lingvo
mortinta lingvo • antikva lingvo
Osco-Umbrian
Parolata en suda Italio
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Skribo Oscan alphabet, antikva itala alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
italika lingvaro
oska-umbra grupo
oska lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 osc
  Glottolog osca1245
Angla nomo Oscan
Franca nomo osque
vdr

La antikva oska lingvo apartenis al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun la proksime parenca umbra lingvo kaj kun iuj pliaj lingvoj, interalie la sud-picena, konsistigas la oskan-umbran subgrupon. La lingvo estis parolata de la oskoj, antikva popolo en la sudo la itala duoninsulo. Antaŭ la konkeriĝo de la oskoj per la etruskoj ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. la oska lingvo kaj alfabeto estis disvastiĝinta en preskaŭ la tuta suda Italio. Inter la italikaj lingvoj aliaj ol Latino ĝi estis tiu, kiu plej rezistis al la superrego de la lingvo de Romo: ĝi estis plu uzata en Pompejo dum la epoko de ties detruado per eksplodo de la vulkano Vezuvio, do dum la jaro 79 post Kristo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy