Otariedoj

Orelklapoj de Otaria flavescens
Arctocephalinae.png
Arctocephalinae

Orelfoko, otariedootario[1] estas iu ajn membro de la familio de marmamuloj nome Otariedoj, unu el la tri grupoj de pinipedoj. Ili enhavas 15 vivantajn speciojn en sep genroj (alia specio iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj) kaj estas komune konataj ĉu kiel marleonojfelfokoj, distingaj el veraj fokoj (fokedoj) kaj la rosmaro (odobenedoj). Otariedoj estas adaptitaj al duonakveca vivovstilo, kaj manĝas kaj migras surakve, sed reproduktiĝas kaj ripozas sur tero aŭ glacio. Ili loĝas en ĉepolusaj, moderklimataj, kaj ekvatoraj akvoj tra Pacifiko kaj Suda Oceano kaj sudo de Hinda kaj Atlantika Oceanoj. Ili estas certe forestaj el norda Atlantiko.

La vortoj 'otariedo' kaj 'otario' derivas el la greka otarion kun signifo "oreleto",[2] reference al malgrandaj sed videblaj eksteraj orelklapoj (aŭrikloj), kiuj distingas ilin el la Fokedoj.

  1. otario. PIV. Alirita 2018-01-07.
  2. "Otary, n., etymology of" The Oxford English Dictionary. 2nd ed. 1989. OED Online. Oxford University Press. http://dictionary.oed.com/ Arkivigite je 2006-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita Novembre de 2007

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy