Pablo Picasso

Pablo Picasso
Persona informo
Pablo Picasso
Naskonomo Pablo Diego José Francisco de Paula Juan Nepomuceno María de los Remedios Cipriano de la Santísima Trinidad Ruiz y Picasso
Naskiĝo 25-an de oktobro 1881 (1881-10-25)
en Malago, Andaluzio,  Hispanio
Morto 8-an de aprilo 1973 (1973-04-08) (91-jaraĝa)
en Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins, Alpes-Maritimes,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pulma edemo kaj kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Château of Vauvenarg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo • neaktiva katoliko vd
Etno Hispanoj vd
Lingvoj katalunafrancahispana vd
Loĝloko Château of Vauvenarg • Mas Notre-Dame-de-Vie de Mougins • rue des Grands-Augustins vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando (1897–)
Escola de Arte e Superior de Deseño Pablo Picasso (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Franca Komunista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Pablo Picasso
Familio
Patro José Ruiz y Blanco (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Picasso y López Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Lola Ruiz Picasso (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jacqueline Roque (1961–1973)
Olga Ĥoĥlova (1918–1955) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Nusch Éluard
Eva Gouel (en) Traduki (–1915)
Fernande Olivier (en) Traduki (1904–1912)
Marie-Thérèse Walter (1927–1935)
Dora Maar (1936–1944)
Françoise Gilot (1948–1953) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Paulo Picasso (en) Traduki
 ( Olga Ĥoĥlova)
Claude Picasso
 ( Françoise Gilot)
Maya Widmaier-Picasso (en) Traduki
 ( Marie-Thérèse Walter)
Paloma Picasso
 ( Françoise Gilot) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj José Vilató Ruiz (en) Traduki (nevo)
Javier Vilató y Ruiz (en) Traduki (nevo)
Xavier Vilató (en) Traduki (pranevo)
Marina Picasso (en) Traduki (nepino)
Pablito Picasso (en) Traduki (nepo)
Bernard Ruiz-Picasso (en) Traduki (nepo)
Florian Picasso (en) Traduki (pranepo)
Diana Widmaier Picasso (en) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Pau de Gósol vd
Okupo pentristo
murpentristo
konstrua desegnisto
grafikartisto
dizajnisto de juveloj
assemblage artist (en) Traduki
scenografo
kungluisto
desegnisto
scenaristo
dezajnisto
fotisto
gravuristo
grafikisto
skulptisto
kostumdezajnisto
koreografo
poster artist (en) Traduki
ceramikisto
ilustristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado, juvelarto kaj jewelry design (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoRoyanAix-en-ProvenceAvignonAntibes • Schoorl • KorunjoBarcelonoMadrido vd
Verkado
Verkoj Gerniko ❦
La Fraŭlinoj de Avinjono ❦
Chicago Picasso ❦
Three Musicians ❦
Ciencia y caridad ❦
Garçon à la pipe ❦
Masakro en Koreio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pablo RUIZ PICASSO, plej konata kiel Pablo Picasso kaj en Esperanto Pablo Pikaso (naskiĝis la 25-an de oktobro 1881 en Malago, mortis la 8-an de aprilo 1973 en Mougins, Francio) estis alte taksata hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto, dramaturgo kaj desegnisto de teatraj scenejoj de la 20-a jarcento. Li fondis kun Georges Braque kaj Juan Gris la stilon de kubismo kaj estis grava pioniro de la artokompona stilo.[1][2]

Konsiderata unu el la plej gravaj artistoj de la 20a jarcento, li partoprenis ekde la komenco en multaj movadoj artaj, kiuj disvastiĝis tra la mondo kaj influis aliajn tiuepokajn artistojn. Senlaca kaj laborema, li pentris pli ol du mil verkojn, kiuj nun estas en muzeoj kaj kolektoj de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Krome, li laboris por aliaj ĝenroj, kiel desegnado, kuprogravurado, ilustrado de libroj, skulptarto, ceramikarto kaj desegnado de scenejoj kaj vestaĵoj por teatraj muntaĵoj. Li estis unu el ĉefaj pioniroj de la tekniko de kolaĝo, kaj elstaris pro la ampleksa vario de stiloj, kiun li helpis disvolvi kaj esplori. Inter liaj plej famaj verkoj estas la pra-kubisma Les Demoiselles d'Avignon (1907), kaj la post-kubismeca Gerniko (1937), priskribo de la Bombardado de Gerniko fare de la germana aerarmeo ĉe la flanko de Francisco Franco dum la Hispana Enlanda Milito.

Picasso, Henri Matisse kaj Marcel Duchamp estas konsiderataj la tri artistoj kiuj plej difinis la revolucian disvolvigon ĉe la plastikaj artoj en la komencaj jardekoj de la 20a jarcento, respondecaj pro gravaj atingoj ĉe pentrarto, skulptarto, presarto kaj ceramiko.[3][4][5][6]

Picasso montris eksterordinaran artan talenton dekomence, pentrante laŭ realisma maniero tra infanaĝo kaj adoleskaĝo. Dum la unua jardeko de la 20a jarcento, lia stilo ŝanĝiĝis dum li eksperimentis per diversaj teorioj, teknikoj, kaj ideoj. Lia verkaro estas plej ofte kategoriita laŭ periodoj. Kvankam la nomoj de multaj el liaj postaj periodoj estas debatitaj, la plej komune akceptitaj periodoj en lia verkaro estas la Blua (1901–1904), la Rozkolora (1904–1906), la Afrik-influita (1907–1909), la analiza kubismo (1909–1912), kaj la sinteza kubismo (1912–1919).

Escepte fekunda tra sia tuta longa vivo, Picasso akiris universalan rekonon kaj enorman riĉon el siaj revoluciaj artaj atingoj, kaj iĝis unu el plej bone konataj figuroj en la arto de la 20a jarcento. Sur la politika kampo, Picasso sin deklaris pacisto kaj komunisto. Li estis membro de la Franca Komunisma Partio ĝismorte en la aĝo de 91 pjaroj. Li estas enterigita en la parko de la kastelo Vauvenargues.

  1. The Guitar, MoMA. Moma.org. Alirita 3a de Februaro 2012.
  2. Sculpture, Tate. Tate.org.uk. Arkivita el la originalo je 2012-02-03. Alirita 3a de Februaro 2012.
  3. Green, Christopher (2003), Art in France: 1900–1940, New Haven, Conn: Yale University Press, p. 77, (ISBN 0300099088), http://books.google.com/books?id=vlY6SLmg-xEC&pg=PA77&dq=#v=onepage&q&f=false, retrieved 10-a de februaro 2013 
  4. Searle, Adrian, "A momentous, tremendous exhibition", Guardian. Kontrolita 13a de Februaro 2010.
  5. Trachtman, Paul, "Matisse & Picasso", Smithsonian, Smithsonianmag.com. Kontrolita 13a de februaro 2010.
  6. "Duchamp's urinal tops art survey", news.bbc.co.uk. Kontrolita 10a de decembro 2010.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy