Pacifika plato

la plej grandaj platoj - la pacifika plato helflava

La Pacifika plato estas la plej granda tektona plato de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas, kun la escepto de iuj malgrandaj randaj zonoj, la tutan Pacifikan Oceanon. Ekspertoj taksas ĝian grandecon je 108.000.000 km². La pacifika plato konsistas el oceana, do peza, bazalta rokaro.

La plato limas - de nordo laŭ horloĝa direkto - kun la nordamerika plato, la pli etaj Juan-de-Fuca-, kokosa kaj Nazca-plato, la antarkta plato, la aŭstralia plato kaj la denove pli eta filipina plato. Eventuale en la tuŝaj zonoj al la grandaj najbaraj kontinentaj platoj ankoraŭ ekzistas iuj pliaj etaj platoj; ilia ekzisto tamen ne jam sendube pruviĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy