Panbakejo, Panfarejo (aŭ Panvendejo kaze ke tie oni nur vendas) estas negocejo kiu produktas aŭ vendas farunbazajn manĝojn bakitajn en fornoj kiaj pano, kukoj, tortoj, kaj ĉiaj bakaĵoj.[1] Kelkaj komercaj bakejoj estas ankaŭ kafejoj, kiuj proponas kafon aŭ teon al klientoj kiuj deziras tie konsumi la bakaĵojn. La ĉefa produktanto de pano kaj aliaj bakaĵoj estas la bakisto.